NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖
- Author: Aniruddha Banhatti
Book online «NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖». Author Aniruddha Banhatti
"Saheb, mi malpravis. Mi mi mem devas esplori."
"Nun vi parolas."
"Nenial, mi pensis----"
"Kion?"
"---ke vi faros la esploron!"
"Ne, ne, tute ne!"
"Nun mi persone esploros. "
"Bravo! Tio estas kuragho!"
"Se mi trovos la shteliston, mi revenos al vi."
"Jes, jes. Vi konduku lin chi tie, poste mi vidos."
"Bonan tagon."
Kaj mi hejmen revenis. Kaj mi vidis ke la amaso pliighis.
"Kio estas tio?" mi demandis al edzino.
"Kio estas kio?"
"Kial la amaso pliighis?"
"Post la shtelo du tri tagoj pasighis chu ne ?", shi diris ,
"Kaj vi nun iris al policestro kaj revenis."
"Do?"
"La pasintaj vizitintoj nun komencis reveni por demandi pri la progreso de enketo."
"Faru apartan vicon de tiuj." mi ordonis ,
"Kaj sur alia afisho skribu -Plena Domo - kiel oni skribas che teatro, kaj pendu ghin che la pordego."
Dirinte tion mi iris en la enan chambron. Sen mi, la popoloj povis bone daurighi. Ili envenis en ordo, legis la afishojn, supreniris, vidis la muron, trapasis la truon, kaj foriris. ech la policanoj nun estis lertaj kaj respondis al chiaj demandoj de vizitantoj.
Mi envinis kaj malfermis la leterojn. Mi legis la jhurnalojn. La novajho de la shtelo aperis chiutage en la loka jhurnalo. En la leteroj, chiuj parencoj skribis ke ili legis pri la shtelo en jhurnalo kaj ke mi ne maltrankvilighu, ili persone tuj venos. Kelkaj telegramis -venos persone . ne riparu la truon en la muro ghis tiam.
Lau promeso, chiuj miaj parencoj, apudaj kaj foraj, patraj kaj patrinaj, miaj kaj edzinaj, rektaj kaj peraj, venis che mi, kaj mia hejmo ighis kiel hejmo dum edzecaj ceremonio. Kiam mi renkontis ilin, chiu demandis en tre prizorga vocho,
"Vi ne perdis ion gravan, chu?"
"Ne,ne. Nenion gravan. Nur orajn ornamentojn, arghentajn ustensilojn, kaj multekostajn vestojn!"
"Bone! Sed vi ne estis grave batitaj, chu?"
"Ne ne, ne grave."
"Sed kiom da?"
"Estis chirkau cent shtelistoj, chiu ektordis mian vangojn kaj frapetis la edzinon. Nur tiom da. "
Post la supra amema konversacio, la gastoj foriris por turismi kaj mi eklaboris por aranghi pri ilia manghado.
Ech post semajno, la parencoj ne foriris. Se ili restos ankorau unu semajno, la sumo de elspezo por ili pli altighos ol la perdo pro la shtelo, mi pensis. La amaso de popoloj ankorau ne malpliighis. Mi timis ke la shtuparo falos pro senchesaj marshantoj. Kion fari? Mi pensis senchese- kiam mi rehavos mian trankvilan privan vivon? Mi pensis pri ghi dum dudekkvar horoj chiutage. Tago post tago mi pensis pri tio sed ne trovis la solvon.
Fine, ununokte, solvo aperis al mi. Mi kuraghighis kaj transformis la penson en ago.
Mi vekighis, prenis piochon en mano, kaj iris che mia najboro. Mi rompis la muron kaj faris grandan truon. Sentime, mi eniris kaj shtelis la valorajhojn.
Venonttage, lerninte pri la shtelo apuddome, miaj parencoj chiuj foriris. La amaso antau nia domo malaperis, kaj iris che mia najboro. Mia hejmo refoje ighis trankvila. Chi tio estis la unua shtelo de mia vivo!
INTERVJUO KUN SINJORO CHAKKO
Marathi :Vilas Sarang .
Esperanto : Aniruddha Banhatti.
Intervjuisto : Sinjoro Chakko , vi diras ke la insulo kie vi pasigis tiom da jaroj nomighis Lorzan , chu korekta ?
Chakko : Estas korekta.
- Kie ghi estas precize ?
-Mi neniam lernis tion. Kiam nia shipo sinkis , kvar el ni drivis dum pluraj tagoj en savboato. Nia nutrajho estis tute finita. Kaj ni estis preskau mortaj kiam mi trafis Lorzan , ghin. Mi nur povas diri ke la insulo estas ie al la malproksima sudo en la hinda oceano.
- Do , vi kvar surterighis al Lorzan ?
- Ne , du viroj mortis en la maro. Kuruvila estis la sola kiu povis esti kun mi al Lorzan.
- Kaj kiel vi atestis en la kortumo , chu chiuj virino sur la insulo havis nur duonajn korpojn? Chu neniu havis completan , normalan korpon?
-Ne , chiuj estis duonaj , la supra duono au la malsupra duono.
-Sed , la viroj , chu ili estis normalaj ?
-Jes vi pravas.
-Kiel tio okazis ?
-Shajnas ke iliaj genoj suferis ian strangan biomutacion
-Kaj kio pri reproduktado?
-Ili havis provtubajn bebojn.
-Kiu sughestas sufiche progreseman civilizacion.
-Jes ,ja, en kelkaj aferoj, ili estis plie progresemaj ol ni.
-Al kiu raso chu ili apartenis?
-Oni diris al mi ke iliaj prapatroj estis migrintaj antau centjaroj de iu loko de orienta Azio. Ekde tiam ili estis evitinta chiun kontakton kun la ekstera mondo, kaj disvolvis ilian propran civilizacion.
-Kaj chu ili akceptis vin inter ili?
-Nu,jes, mi ne povas diri ke mi havis problemojn pri akordighi. Fakte ili ne permesus min lasi la insulon. Ili timighis ke mi diros al la ekstera mondo pri ili se mi foriros.Post iom tempo, mi simple hejmighis tie.
-Malgrau la strangeco de la insulaj virinoj?
-Ghi ne ghenis min tiom. Oni povas kutimi al io, vi scias.Mi havigis okupon che ingheniera firmao.Kiam mi establighis, mi petis por edzino che la registara edzeca buroo. Char la virina loghantaro de la insulo estis malpli ol la vira loghantaro, tial estis listo de atendantoj. Poste, unutage, oni asignis edzinon al mi. Shia nomo estis Ka Shirinom.
-Chu shi havis supran korpon au malsupran?
-La malsupran.La virinoj kun la malsupra duono nomighis "Ka"virinoj, kaj tiuj kun la supra nomighis "Lin"virinoj. La 'Lin'virinoj povis paroli, kompreneble, kaj estis dezirindaj kiel kunesto. Tiutempe, mi estis indiferente pri kunesto. Lau tiu senco.
-Sed , diru al mi, chu vivi kun duona virino estis vere kontentiga?
-Nu, kial ne? Infanojn oni kreskigis en registaraj infanvartejoj en Lorzan, kaj familio kiel institucio ne ekzistis lau la vera senco de la vorto. Fine, okazis ke viroj vivis en apartametoj sole, kaj ili simple ghuis havi alian personon knu ili. Ne multe gravis se la virino havis tutan korpon au duonan. Vi devas kompreni ke tio kion oni bezonas estas simple iu alia chirkaue. Ne gravas kiu. Mi certighas ke vi scias la diferenton kiun ghi faras ,se vi vivas sole, kiam vi trovas araneon, muson en la chambro au ech unu mushon chirkau vi ! Forgesu partigi la domon kun kato au hundo. La punkto estas , ke duona virino povas plenumi la bezonon tute bone.
-Chu vi vivis feliche kun via edzino , do?
-Ka Shirinom ighis la parto de mia vivo lau tempo. Unue , vivi kun duona virino estis stranga sperto. Mi ofte sentis ke estis nevidebla korpo supren shia talio kiel fantomo.Chirkauvangate per pezaj pashoj , shi iufoje venis kaj staris antau mi , kaj mi sentis ke shi estis fiksrigardanta al mi per nevideblaj okuloj. Unufoje , kiam mi kopulaciis kun shi starante , mi subite havis la senton ke nevideblaj brakoj brakumis min , kaj mi saltis malantauen , timigita.
-Chu travivoj kiel tiuj ne malfelichigis vian vivon ?
-Estis nenion , nur mia menso estis trompanta min . Tio baladau chesighis. Plue , tiam mi estis faranta esploran projekton de inghenierarto , kiu okupighis min. Mi havis malmultan tempo por Ka Shirinom.Shi vagis chirkau la domo , au ripozis liten. Kiam ajn mi bezonis , mi iris al shi kaj frapetis shin sur la krurojn , kiel oni frapetas pordon , vi povas diri. Shi havis fajnajn grandajn koksojn , kaj fajnajn molajn krurojn.
-Chu vi restis kun Ka Shirinom dum tuta via restajho en Lorzan ?
-(Chakko adas , ne auskultinte la demondon)
Je _ ee _ s , ghi estis vere bona Estis unu gheno , kvankam. Mi devis chirkauondi shiajn ungojn post kelkaj tagoj. Chu vi demandis ion?
-Chu shi restis che vi ghis ke vi forlasis Lorzan?
-Ne , shi loghis che mi dum chirkau kvin jaroj. Poste , aferoj malbonighis pri mia laboro. Mi faris serion de teruraj fushoj pri difinita projekto. Mi kutimis reiri hejmen tre deprimita tiam. Poste mi atakis furioze Ka Shirinom , shin. Mi suchis shiajn piedfingrojn tiel forte ke la hauto ighis tenera.Shi toleris chion.
-(Intevjuisto , vidante Chakko , lin , perdinta en pensoj ) Kaj poste ?
-Baldau mi komprenis ke estis neutile. Mia frustro nur plimalbonighis.Se Ka Shirinom povas auskulti kaj paroli, mi parolus kun shi, dirus al shi pri multaj aferoj kaj sen sharghighus al shi. Sed shi povis nek auskulti nek paroli. Chio kion shi sciis estis kiel malfermi la krurojn. Tial, unutage mi redonis shin al la buroo, kaj havigis alian virinon .chi foje, de la "Lin" klaso. Shi nomighis Lin Rabaja.
-Sed, chu vi ne povis havigi alian edzinon sen forlasi Ka Shirinom, shin?
-Ne, mi ne povis. Char estis malpli da virinoj ol viroj,oni permesis nur unu edzino po fojo. Tamen, estis metodo al kiu popoloj turnis ilin. Viro kun "Ka" edzino jungighus al viro kun "Lin" edzino. Ili ligus iliajn edzinojn kune per shnuro, kaj poste , dormus kun shi unu po foje. Mi penis chi tion kun Ka Shirinom kelkfoje, sed ne estis tre kontentiga.
Unumaniere, vi povis fari unu virinon per la duonoj, Sed kore vi sciis ke ne estis reala, vi nur trompis vin mem. Plue, la du duonoj neniam estis glataj kaj plataj che la talioj kaj tial neniam bonesidis kune, kiu estis ghenema. Unufoje, kiam mi estis movanta sur la ligitaj virinoj.La shnuro subite glitis kaj la du duonoj ekglitis fore. La lin virino ampleksis kaj kisis min pasie, kiam, malsupre, Ka Shirinom forte chirkaupremis min per kruroj. Ili glitis al kontrauaj direktoj, disentirante min. Estis kvazau la tero fendis sub miaj piedoj.
-Nu, chu vi havigis tion de via dua edzino, kion vi volis?
-Post mi alkondukis Lin Rabaja, shin, hejmen, mi kutimis multe paroli al shi.. Foje , ni paroladis tutnokte. Lin Rabaja estis inteligenta virino. Shi estis leginta multe. Vi povus voki shin intelektulino. Dum la kurso de tempo , mi pensas ke mi vere komencis ami shin.
-Kaj pri korpa kontenigho ?
-Ho ! Estis shiaj manoj , shiaj lipoj , Chu vi komprenas ?
-Jes mi komprenas.
-Shi havis fajnajn , plenajn lipon ---- kaj sciis kiel uzi ilin.Sed dum vintro , ili estis frostfendetitaj , kaj tiu estis negrabla. Tiam mi donis lipshmirajhon al shi. Entute , ni bone kunighis. Unufoje , dum ferio , ni iris al plagha vizitejo. Mi alkondukis shin al la marbordo por longaj ekskursoj , kvankam estis laciganta pushi shian radseghon tra la sablo. Ni kutime regardis la sunsubiron. Mi rakontis al shi pri la lando el kiu mi venis. Kiam mi diris ke la virinoj tie havas plenajn korpojn , precize kiel la viroj , shi ridis kaj frapetis min sur la vangoj.
" Estas iu fantazio de vi ,io kion vi revis " , shi diris.
-Se la gelorzananoj estis progresemaj , ili devis scii pri la ekstera mondo , chu ne ?
-La registaro sciis. La ordinarajn popolojn , oni ghenerale gardis sensciantaj. La registaro klopodegis ke la popoloj pensis pri la ekstera mondo kiel malsupera.
-Mi komprenas. Bonvolu adi pri la historio de Lin Rabaja.
-Post iom , mi malkontentighis pri Lin Rabaja. Mi flustris al shi , " Mi amas vin , mi amas vin ". Kaj shi flustris , "Ankau mi amas vin ." Sed shi ne intensis ghin. Shi montris nur iometan intereson pri emocia kunesto. Shi estis sensulistino , plezurserchantino. Shi karesis min senchese. Tiam mi kutimis teni liajn manojn kaj diri , " Mi amas vin , Lin Rabaja ", kaj shi ridetis kaj diris , " Ankau mi amas vin , Chakko ". Sed tuj kiam mi liberighis siajn manojn , ili komencis vagi sur mia korpo denove. Vi pensus
Comments (0)