NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖
- Author: Aniruddha Banhatti
Book online «NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖». Author Aniruddha Banhatti
Li brakumis Ragini kaj kondukis shin al la litchambro de Namita, kaj starigis shin antau la spegulo kiu okupis la tutan muron. Vidinte la domegon Ragini estis jam impresita. Vidante la spegulon shi simple ravis. Shi estis vestita kiel lerneja studentino. Shi havis la harojn plektitaj en du plektoj. Shi portis mallongan robon kiel lerneja knabino. Mahesh staris malantau shi kaj metis la menton sur shia kapo kaj liajn manojn sur shiaj femuroj. Shi sopiris kaj metis shiajn manojn chirkau lia kolo. Kaptante shiajn etajn brustojn, li posedis shian korpon. Instruante diversajn metodojn de plezuro al shi, li ne sciis kiel la tempo flugis. La venonttage ankau shi estos che li, pretekstonte iri al kolegio, shi restos che li de mateno ghis vespero.
Mahesh ne povis dormi. Li sinsentis tre fresha kaj vigla, kaj la deziro de fumi hashishon nun estis neevitebla!
La nokta urbo! Memoroj! L.N.M. Legu Nur Memoron! Angle -ROM! Mapo sur la ekrano.Enmetajho. Maksimumigu. Anguloj de bildo. Klaku la muson. Parto de mapo grandigita. Turnighi en chi tiu strateto. Apud la cigaredo-vendejo. Tre mallargha strateto- ligante du stratoj.Plena de malpurajho kaj rubo. Turni tri foje lau la torda strateto kaj trairi. Parapeto. Ponteto. Sube fluas kloakajha akvo. Discendi. Granda grundo apud la kloakajha fluo. Grupoj de 4-5 personoj sidas tie. En la angulo, la drogvendisto sidas sur la konkreta homtruo. Oni achetas pilolojn de hashisho, arghilpipon li donas senkoste. Oni preparas la pipon kaj fumas sidante che la grundo. En la mallumo, oni vidas la rughan rondon de fajro de pipo foje refoje.
Hodiau, Mahesh venis post ok monatoj. Dum ok monatoj li ne fumis hashishon. Namita devigis lin konsulti psikiatron, D-ro. Hhanapurkar. Hhanapurkar permesis al li trinki du kejlojn de skota viskio, se li bezonus hashishon troe, kaj ne povus kontroli. Sed estu skota viskio au shampano, li neniam shatis la ebrion de alkoholo.
Mahesh discendis la deklivon zorge, kaj achetis pilolon de kvin gramoj por kvindek rupioj. La vendisto donis al li etan rughan arghilpipon senkoste. Li iris al la grupo de tri personoj, kaj sidis kun ili. Ili tuj donis al li la pipon kiun ili estis fumantaj. Li donis lian hashishon al unu el ili, kaj pufis la pipon. Ilia pipon daurighis dum tri rondoj plu. La tri pufoj shanghis lin. Lia decido de vivi lau la kondichoj de Namita malaperis. La shargho de vivo sur li senpezighis grade. La programaro en lia cerbo shanghighis. Nova, dinamika programaro ekaperis.
La tri personoj preparis la pipon ankorau tri foje per la hashishon donita de Mahesh. Mahesh sentis memfida plie kaj pliege kun chiu pufo. La vaporo en lia cerbo foriris. Li tute liberighis. Chiam esti en chi tiu ebria stato estis la sola celo de vivo. La mondon prenu la diablon, estis al li indiferente. Krom gardi sian ebrian staton, li ne devis fari ion. Li kolektos ducent-tricent mil rupiojn sen la scio de Namita, kaj metos ghin en banko, kaj per la procento, fumos hashishon kaj mortos pli frue.
Kvazau la maldikaj tavoloj de vaporo sur lia cerbo malaperis kiel nebuleto. Kvazau la lumjhetiloj celumitaj sur li mem estingighis unu post la alia. Per la pumoj, la fumo de hashisho enmiksighis en la sango, kaj la molekuloj, la eroj, la alkaloidoj atingis la cerbon per la sango. Ili retsis en la sinapsoj kaj pli rapidighis la cerban horloghon. Tial relative la tempo pasighis tre malfrue kaj chiu momento etendighis ghis eterno. Li renkontis multajn spiritistojn, sanktulojn dum lia vagado. Li memoris la paroladon de unu Prabhakar kiu post sukcesa vivo kiel industriisto, tedighis de negraveco de vivo kaj restis en Himalajo por chiam.
“Kiu estas vi? Chu vi estas via korpo?”
“Jes”
“Post dek jaroj vi renkontas amikon. Li diras-Vi tiel shanghighis, mi ne rekonis vin. - kaj vi diras- Ne, ne, mi estas la sama Mahesh, nur iomete dikighis- se vi estas la sama Mahesh, kiu dikighis?”
“Mia korpo.”
“Kaj vi? Kiom estas via alteco?”
“Ses futoj.”
“Antau tridek jaroj kiom estis via alteco?”
“Estis eble kvin futoj.”
“Do kiom estas via preciza alteco? Vi diras ke vi estas la sama Mahesh- kiom estas la alteco de tiu Mahesh?”
“La nuna alteco de korpo de Mahesh estas ses futoj.”
“Kaj la alteco de Mahesh?”
“Mahesh ne havas altecon.”
“Kaj la pezecon de Mahesh?”
“La korpo de Mahesh havas pezecon kaj ghi shanghighas.Mahesh ne havas pezecon.”
“Kaj dikeco, longeco, largheco, koloro, odoro, tusho de Mahesh? Kiaj ili estas?”
“Mahseh ne havas chi tiujn ecojn. Chi tiuj estas la ecojn de lia korpo.”
“Do Mahesh ne estas lia korpo?”
“Ne.”
“Do kio estas Mahesh?”
“Mahesh estas la tuta aro de informoj gardita en la cheloj de cerbo, ekde naskigho , au eble antau naskigho ghis nun.”
“Do Mahesh estas nenio. Mahesh ne ekzistas.”
Nun li klare komprenis la paroladon de Prabhakar. Ni nur estas la informo sur la flopio. Chi tiu memoro estas nevivanta. Do kiel ghi mortos? Kiel armiloj, fajro detruos ghin? Kiel akvo malsekigos ghin ,kiel vento ghin sekigos?
“Nainam chhindanti shastrani
Nainam dahati pavakaha--”
Kiel chio taugis unu peco en la alia. Animo, animo, oni diras , tiu estas la informaro, la programaro enregistrita per la chelaro de nia korpo. Ni estas la programaro sur komputilaro, sur aparatilaro de nia korpo.
Mahesh, reveninte hejmen kushis sur la lito. Li achetis ankau kvin gramojn plu da hashisho, kaj preparis kvin cigaredojn. Jam li fumis du , kaj la pensado en lia cerbo , kiu daurighis lau rekta linio, estis tre plezura. Tempo haltighis. Chiu sekundo shajnis kiel tuta vivo.
Grade, chiuj pensoj chesighis. La programaro kiu komencighis per la nomo Mahesh forvishighis. Liaj okuloj estis malfermitaj, ankau la imagoj formighis sur la retino sed de tie la kurento ne atingis la vidcentrojn en la cerbo. Sur la vojo de kurento, inter du cheloj la alkaloidoj de hashisho kolektighis en la sinapso, kaj fermis la vojon. Same okazis pri oreloj, pri gusto, pri odoro kaj pri tusho. Chiuj sensaj organoj estis malligitaj de cerbo. Kaj tiam, la programaro en la cerbo, kiu estis tie ghis naskigho, sed kiu ne povis funkcii, kauze de la alia informo registrita de mondo, komencighis funkcii. Estis nirvana. Estis samadhi. Sed ne, estis nur iluzio de unu aspekto de samadhi. Estis kemia samadhi. La reala samadhi estis tute malsama, tute pro viva. Mahesh ne sciis ke la fenestroj de ordinara vivo baldau fermos por li.
La komputera klaso. Dum foresto de Namita, Ragini kaj li amoris kelkfoje. Sed hodiau shi shajnis stranga. Shi nun estis tre amika al la instruisto, Suhas Karmarkar, kaj flirtis kun li.
Post la klaso li diris,
"Ragini, ni iru che mi? "
"Ne, ne hodiau."
"Kial ne?"
"Mi ne devas diri kial. Nur ne sufichas."
Li estis vundita. Kiam li hejmen venis, Namita pashis la plankon lin atendante. Tuj kiam li envenis, shi diris,
"Venu en la litchambro."
"Mi estas tre laca."
"Chu vi multe laboris kun Ragini?"
Mahesh rigardis en shiaj okuloj.
"Chu vi fumis hashishon hejme?"
Do! Shi chion sciis! Shi estis tre vigla. Tial shi sukcesis en komerco. Mahesh pushis shin en la litchambro kaj fermis la pordon, kaj diris,
"Parolu ion ajn vi volas."
"Mi kaj Mehta geedzighos"
"Kio??"
"Jes."
Longatempe ili rigardis unu la alian. Mahesh subite trankvilighis, tute kvietighis.
"Kiam vi geedzighos?" li demandis en ordinara vocho.
“Venontmonate.”
“Gratulojn! Nu! Vere vi devus edzigi dinamikan viron kiel li la unua foje. Mi estas tute pigra, felichulo sen ambicio. Gratulojn!”
Auskulti lin surprizis shin. Subite shi apudeniris kaj komencis kisi lin, metinte la brakojn chirkau lia kolo.
“Mi bedauras. Mi ne devus paroli pri Ragini. Pardonu min.”
Ili pasis la nokton kune en shia litchambro.
Venontmatene, Namita alportis dokumentojn por lia subskribo. Li legis ilin. Lia patro Papaghi estis farinta lin la originan asociiton kiam li estis 18 jaragha. Tial por shanghi la nomon de ‘Bafna Grupo’ al ‘Mehta Grupo’ lia konsento estis necesa. Chi tiu estis hakilo je la radiko. La bontrakto de lasta nokto eble estis kalkulita, eble estis por chi tio. Por chi tiuj subskriboj li havigus domon de 12 centmil rupioj kaj alia apartamenton de 8 centmil rupioj. Chi tiu estis la lasta frapo. La nomo ‘Bafna’ neighos. Shi komplete, tute malakceptis lin kaj lian familion. Mahesh glutis la ameron kaj sinregis.
“Mi subskribos,” li diris, “Sed mi ne volas bienon kaj domonjn. Shanghu la
dokumentojn iomete. Donu al mi 20 centmil rupiojn per kontanto, fiksita en bankkonto.”
“Bone!” shi diris, “Posttagmeze mi alportos la shanghitajn dokumentojn.”
Mahesh turnighis dekstre lau la piedvojo. Li memoris chi tiun pomarbaron. Post 8-10 kilometroj li atingos la monahhejon de Mauni Baba, la sanktulo kiu ne parolas. Li estis decidinta pasi la restantan vivon tie. Estis vespero. La du sherpaoj kiuj montris la vojon al li haltighis.
“Saab, pasu la nokton che ni. Ne estas hotelo en la vilagho.”
Post la mangho ili fumis hashishon. Poste, ili dormis, sed Mahesh ne dormis. Li fumadis hashishon plie kaj plie. Li tute ebriighis. Rektliniaj pensoj pri li mem, la vivo, la universo, komencis che li kaj foriris en chiu direkto. Kaj li klare sentis ke chi tiu tero, chielo, steloj ne ekzistas. Ech li ne ekzistas. Kio estas chi tiu universo fine? Estas nur informo. Nur memoro. Atomoj, molekuloj, eroj de ech ili, fine ne estas eroj. Estas nur ebleco de trovi elektronon en iu loko. Ne ekzistas ech unu konkreta ero de chi tiu universo. Chio estas programaro. Nur energio, la ebleco de trovi energion iuloke. Nur programaro.
Malgrau malfermaj okuloj Mahesh vidis nenion. Liaj oreloj chesighis funkcii. Hauto malligighis de cerbo. Li chesis senti odorojn. Gusto malaperis. La cerbo tute vakighis. Ondoj de plezuro , necerba, nekarna plezuro disvastighis chien. En chiu chelo, ne nur en la cerbaj cheloj, chi tiuj ondoj forvishis la informon registrita ekde naskigho. Bafna- la nomon kiun chiujn malakceptis- Mahesh Bafna-chi tiun nomon ech li malakceptis. Lia propra nomo forvishighis el lia memoro.
Kaj tiam, la origina programaro, registrita en chiu chelo de lia korpo, kiel mult-dimensia arangho de diamantoj, ekis ighi plie kaj plie klara!
MI IGHAS AUTORETO
Marathi : Gopal Banhatti.
Esperanto : Anirudhha Banhatti.
Diri la veron, mi ne estas skribemulo. Bonshance por la legantaro! sed la filo de kantisto ploras harmonie, iomete tiel mi skribas. Kelka filo de kantisto, kiam kreskas pli ol la plorema agho, chesas plori kaj ekas kanti (kelkafoje la diferencon la audantaro ne sentas, tio estas alia afero ! ) Kelka alia filo - de kantisto, kompreneble - ech post plorema agho, adas plori. Ploras harmonie, sed ploras, ne kantas.
En la unua frazo substreku la vorton ' harmonie ', kaj en la dua frazo substreku la vorton ' ploras '. Nun ni havos du frazojn.
Unu : Filo de kantisto ploras harmonie.
Kaj la alia : Filo de kantisto ploras harmonie.
Estas iom kompleksa , mi scias , sed iomete taksu la cerbon kaj komprenu , mia kara legantaro ! Do, supre, " la alia " frazo priskribas min. La unua --- sed , ne pensu pri ghi, kial laudi iun alian ? chi tie , la alia signifas " la unaua " , kaj " la alia " signifas la dua. Do kion mi volas diri , estas ke - nia familio estas de autoroj. Chi tio vere estas vera. Ne la vera kion oni diras en kortumo , au kiu Bill Klinton jhuras , sed vere vera !
Audinte la nomon " Banhatti ", la audanto ne faras tute senkomprena vizagho. La kredito iras al gravaj , malnovaj autoroj
Comments (0)