NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖
- Author: Aniruddha Banhatti
Book online «NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖». Author Aniruddha Banhatti
" Venontsemajne , oni komencas la krucvortenigmo. Se vi faros tion laboron , vi havos tridek rupioj pli po monato "
" Ho ! " Lakhu diris.
" Sed intelektulo kiel vi eble ne volus fari tion ! "
" Ne , ne ! Mi preparos bonajn krucvortenigmojn ! " haste Lakhu diris.
" Bone ! La unua prezo estos dekkvin mil rupijo ! Do chi tiu enigmo - sekcion vi prizorgos , chu ne ?"
" Jes , certe ! Oni povas konstrui artajn kruvortenigmojn -- " Lakhu forjhetis saman paragrafon sur la vizagho de proprietulo kaj fiksis sian promocion je la enigmosekcio.
" Bone ! " la proprietulo diris.
Lakhu komencis legi la recenzon. Oni ne scias kial , li subite volis esti honesta. Li shiris la antauan recenzon , kaj reskribis : " Chi tiu filmo estas bona kunigho de bona historio kaj fajna tekniko --- "
Tiu vespere Lakhu unuafoje achetis skatolon de Capstan cigaredoj per lia propra mono!
MIA UNUA SHTELO
Marathi :
D.M. Mirasdar
Esperanto :Aniruddha Banhatti
Nun mi estas lerta shtelisto. Enbati domojn ,rompi monshrankojn, rabi popolojn, mi faras chion chi tre facile, sed antaue, mi ne estis shtelisto. Tute ne estis.Kiel vi ,mi estis simpla, honorinda sinjoro. Prunti monon kaj ne redoni, perdi pruntitan libron, devigi gastojn frue foriri, paroli malbone pri tiu kiu ne che estas,---mi faris chion kion tipa simpla honorinda sinjoro faras.
Do kiel mi ighis shtelisto?
Tion mi nun rakontos.Tiu nokte, kiam post vespermangho, mi dormis, chio estis en ordo. Sed kiam ni vekighis venontmatene chio estis en hhaoso.Iu estis rompinta la muron de nia domo, che la supra etagho. Valizoj, shrankoj estis malfermitaj,en malordo. Mallonge,mi komprenis ke shtelo okazis che ni.
Do mi faris tion kion kvar aliaj prudentaj personoj farus mi serchis la valizojn,shrankojn, kaj faris bilancon. Fine, mi trovis ke orajn ornamentojn, arghentajn ustensilojn multekostajn vestojn estis shtelitaj.
Tio kion mi amasis per granda laboro de jaroj malaperis dum unu nokto. Tion vidante,mi iomete frenezighis, kaj faris unu frenezan, stultan aferon. Mi rapidis al policejo kaj registris plendon. Tial, post du horoj, kvar policanoj kun policestro, iris al mia hejmo.
La korpo de policestro estis tre granda, kaj lia kapo estis eta.. Li havis grandajn lipharojn. Li sidis sur la segho volvante lipharojn inter dikaj mallongaj fingroj. Li demandis al mi chion kio okazis. Mi diris al li chion kio okazis. Unu policano skribis ghin. Ili ekzamenis la truon en la muro. Mia skribita plendo estis preta. Mi subskribis ghin. Tiam la enketo ekighis.
Kiel volvi tauran voston , la policestro volvis la lipharojn inter fingroj kaj demandis "Kiel okazis la shtelon? Se mi sciis ghin, eble la shtelo ne okazis, sed malshance la shtelo okazis kaj mi tute ne sciis kiel ghi okazis. Mi diris same al policestro.
"Chi tie,chi tie vi popoloj malpravas. Vi devas informi la policanoj detale, senkashe."
"Sed kiel?"
"Kiel ? vi devas diri chion. Kiam vi dormis, kiam la shtelistoj venis, kiam ili rompis la muron, kiam ili foriris, vi devas diri chion en ordo".
"Sed se oni ne scias?"
"Do kiel ni povas esplori?"
Li diris la veron. Se oni ne informas pri la movojn de shtelistoj, kion ili povos fari? Kiel ili solvos la kazon? Vere, la shtelisto devas pensi pri la malfacilecon de policanoj kaj domposedantoj Li devas volonte doni la informon poste au antaue. Sed ne ! Se ili havis toim da kompato, kion plu oni demandus? .Mi pensis tiel kaj silentighis.Mia vizagho ighis kiel kulpulo. Tiam policestro faris profundan penseman vizaghon dum kelkaj minutoj, kaj demandis,
"Nu chu vi suspektas iun?".
"Ne".
"Kial ne?" policestro laute kriis ,
"Vi devas suspekti iun ".
"Pardonu min, chu mi vere devas suspekti iun?''.
"Kompreneble! Sen tio ni ne povos enketi!".
"Vi pravas." Mi diris kaj ekpensis. Mi gratis la kapon kaj pensis pri kiun suspekti.
" Mi ne suspektas miajn najborojn."
" Nu , procedu ! "
" Ne ankau la popolojn che la mem strato."
" Nu ! "
" Sed mia edzino kutime shtelas monon el mia posho. "
" Ho ! Chi tiun informo estas grava ! "
Li skribis la informon en lia kajereto , kaj anaspashis kun la policanoj.
Tiam , la mirinda novajho ke policanoj vizitis nian hejmon , divastighis chirkaue. Tial multaj popoloj amasighis ekstere , kaj ili atendis la tempon kiam mi estus sola. Tuj kiam la policanoj foriris , chiuj rapide envenis kaj staris chirkau mi. Inter ili estis honorindaj sinjoroj Nanasaheb , Appasaheb, Babusaheb , kaj sinjorinoj Ramakaku , Ganguatya , Godimaushi kaj Sakhumami.
"Chu Annasaheb? Shtelo okazis che vi , ni audis. " Nanasaheb demandis.
Mi kapjesis.
" Precize , kio okasis ? "
Mi mallonge rakontis al li , tiam , tre simpatie li diris ,
" Ho ve ! Vi malpravis , Annasaheb. Viaj posedajhoj estis che unua etagho kaj vi dormis che la baza etagho , tiu ne estis bona. Vi devis meti la posedajhojn che la mem etagho kie vi dormis. "
Bhausaheb vere diris , kaj mi akceptis ghin , sed nun , ghi estis neutila. Sed kiam mi provis diri same al Bhausaheb , li tre kolerighis, kaj laute , eksplikis al mi kiel li estis prava. Audante ghin. Appasaheb kolerighis kaj rakontis nekompteblajn ekzemplojn kiam shtelo okazis malgrau la posedajhoj estante apud la kapkuseno, ech , sub la kapkuseno. Por momento neniu sciis kion kiu diris. Mi tute timighis , kaj kiam tre respekteme mi konsentis ke ambau estis pravaj , tiam la batalo chesighis.
"Do, kion vi perdis?" Ramakaku demandis.
"Arghentajn ustensilojn ni perdis, kaj la multekostajn vestojn."
"Bone!
"Kaj la orajn ornamentojn, ni perdis chiujn."
"Ornamentojn? Kiun?"Sakhumami kurioze demandis.
"Bilwar, de kvardek gramo da oro."
"Bone!"
" Patli, de kvardek gramo da oro."
" Bone!"
"Chapalahar, de kvindek gramo."
Audante chi tion, Ganguatya interrompis,
" La mem chapalahar kiun via edzino portis kutime?"
"Jes, jes la mem."
"Do tio ne estas chapalahar."
" Chu?'
" Tio estas Shakuntalahar."
" Ho ! estu, estu."mi diris.
"Kaj tio ne estis de kvindek gramoj. Maksimume ghi estis de kvardek gramoj. Mi bone vidis ghin"
"Estus. Estus de kvardek gramoj.Mi ne bone memoras."
Kaj por eviti debaton, mi rapidigis chiun, dirante,
"Do, chu vi ne volas vidi la truon tra la muro? Venu,venu supren."
Supren, ili pasis duonan horon por vidi la truon. Char la popoloj ekzaminis ghin tra chiuj aspektoj, ili debatis, ili paroladis . Unu au du trairis la truon, kaj decidis ke la shtelisto povis facile trairi. Kelkaj mezuris la longecon kaj la larghecon kaj inter ili, decidis ke la shtelisto minimume bezonis unu kaj duona horon por fari la truon .Ni au estis la metempsikozoj de Rip Van Winkle, au Kumbhakarna, au estis tute surdegaj, ili konkludis.
Kiam ili chiuj foritis mi sciis plie pri mi mem. Mi sciis ke mi ne devis dormi suben metante la posedajhojn supren . Bone, se mi faris tion, mi devis supren iri du tri foje nokte, aparte je la nokto de la shtelo. Mi ne faris ech unu el tiuj aferoj, tial mi estis tute stulta kaj neinda persono, kaj mi meritis ke shtelo okazus che mi.
Post tiom da disvastigo de ilumino, ili chiuj malrapide foriris kaj la domo iomete silentighis. Nun estis la dekdua horo. Mi estis tute malsata. Tial mi sinbanis kiel korvo kaj iel iomete manghis. Mi pensis ke mi ripozos iomete kaj fermis la okulojn kiam mi audis la krion,
"Annasaheb!"
Annasaheb, tiu estas mi, devis malfermi la okulojn.
"Kiu?"
"Mi --- mi Shamrao."
" Kiu Shamrao?"
Mi vidis. En la pordo estis maldika viro kun plata nazo, kiun mi ne konis. Li malfermis la bushon kaj larghe ridetis, kaj diris,
"Mi loghas che apuda strato."
"Do?"
"Ne, mi audis ke shtelo okazis che vi, tial mi venis, por demandi,"
"Jes ! shtelo okazis ! Do? Chu vi havas ian plendon?" mi kolere diris.
"Ne,ne ,Ne havas plendon,sed, kiel okazis la shtelo? "
"Okazis iel ! Cent shtelistoj venis, ili faris truegon tra muro per kanonoj, kaj shtelis chion. Chu vi komprenis? Nun foriru! "
" Jes, jes ,mi komprenis ," li diris, kaj tuj kuris che supran etaghon, kaj post kelkaj minutoj, revenis suben, kaj diris,
"Pardonu.Mi nur vidis la truon en la muro."
Kaj li foriris.
Mi elspiris kaj refoje fermis la okulojn. Tiam, iu vokis min laute,
"Anna, he Anna!"chi tiu vocho estis de mia amiko Balasaheb.
"Jes, mi venas," mi kriis kaj staris antau li.
"Vi venis por demandi pri shtelo, chu ne?"
"Shtelo? Ne! ! mi venis nenial.Mi ne sciis ke shtelo okazis. Chu shtelo okazis? Kiam okazis la shtelo?"
Balasaheb diris kun surprizo.
"Okazis lastanokte," mi diris.
"Kiel la shtelo okazis?"
Nun mi ne havis eskapon. Do mi rakontis la tutan historion de shtelo al li kaj montris la historian muron al li. Mi donis teon al li. Oferis betelfolion kaj tabakon al li, kaj vidis lin ghis la pordo. Mi vidis ke granda amaso estis che mia pordo. Mi demandis, kaj mi sciis ke ili venis demandi pri la shtelo.Vidinte tion, mi timegis. Mi sciis ke ne estis eskapo sen respondi kaj rakonti al chiuj. Kion fari? Mi pensis . Ghis posttagmezo, la novajho de shtelo che mi disvastighis en la urbo kaj nun la amaso de popoloj fluis al mia domo. Pro la amaso, mi vokis la policanojn por prizorgi la amason. Ghis ke ili venos,chirkau la domo, shajne estis iu foiro. La policanoj tuj metis la amason en ordo. Ili apartigis la amason en du vicoj, unu de viroj kaj alia de virinoj. Mi respondis al la demandoj de viroj kaj mia edzino al virinoj. Mia filo staris apud la muro. Post la rakonto de shtelo popoloj supren iris per la shtuparo, Kaj mia filo montris la muron,trairigis ilin tra la truo, kaj poste, ili foriris. Tre sisteme la programo adighis.Post la programe , kelkaj personoj sidadis en mia halo. Tial mi devis aranghi teon kaj malgheton por ili. Hejme , estis nur edzino por kuiri , tial mi devis dungi apartan kuiriston.
Ech post la dekdua horo de nokto , la amaso ne malpliighis , tial mi petis al la amaso por iri venonttage kaj fermis la pordon. La policanoj devis reiri frue matene , tial ili du ne iris hejme kaj manghis kaj dormis che ni. Multaj popoloj ankau ne iris hejmen kaj dormis en la strato tial frue matene mi devis aranghi pri la necesoj kaj teo por ili. Poste , dum du tagoj la programo daurighis senchese.
La tria tago , mia busho dolorighis kaj fine mi perdis la vochon. Kiam mi ne povis paroli, mi skribis la okazojn sur afisho de komenco ghis fino , skribis la probablajn demandojn kaj respondojn , kaj pendis la afishon sur la muro. Tiu kiu venis , al li mi indikis la afishon kaj per signo, direktis lin supren por vidi la rompitan muron.
Intertempe, mi unufoje iris al la policestro.
Policestro, kiel chiam, sidis dorlotante la lipharojn. Lia lipharojn estis tiel grandaj kaj timigemaj ke mi pensis ke se oni pendos ilin sur muro, en tiu domo shtelo neniam okazos.
Vidante min, li demandis,
"Do, chu vi trovis ion pri la shtelo?"
Mi trovis malfacile respondi al tiu demando . Char mi pensis ke mi devis demandi tion al li, sed kiam li demandis same al mi, mi havis nenion por paroli. Mi kapneis sen parole. Vidante tion , li ighis profunde pensema, kaj diris ,
"Kiel vi povas diri ne? Nenion vi malkovris? Do kion ni povos fari? "
Li vere diris.La plendisto li mem devis esplori.
Comments (0)