NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖
- Author: Aniruddha Banhatti
Book online «NOVELOJ by Aniruddha Banhatti (if you give a mouse a cookie read aloud txt) 📖». Author Aniruddha Banhatti
Tio okazis vere. Du tagoj post tiu iucidento juristo S-ro Vaskar Bos telefone informis al Nikunghababu ke mortinta Nibaranbabu antaue deklaris ke sian tutan bienon heredos nur sia nevo.La bieno valoris proksimume pli ol miliono da rupioj.
PREGHO
Bengala:Shjamalkumar Paul
Esperanto:Shjamalkumar Paul
Vidinte ke pluvadas senchese ek de vespero Haru sentis iom dangheron. Inter lia kabaneto pluvakvo eniris , tra la multaj truetoj de la tegmento. Li klopodis savi sin kaj sian familiojn de malsekigho. Lia edzino ghis tiam sidighis en la angulo de la kabaneto ek de vespero premante shian etan filon al shia brusto.
De la densa malluma nokta chielo, estis malfacile kompreni kioma estas la horo. Lia edzino Duli montris la apudan grandan lernejon kaj proponis ke estos bona se ni restos tie ghis la pluvo chesos. Tuj Haru konsentis al la propono kaj movighis al la lerneja verando portante ilian tutan necesajn varojn. Lia edzino ankau sekvis lin premante firme shian fileton en sino.
Ili iris al la malluma angulo de la granda lreneja varando. Ili nun estis seka de la pluvakvo. Haru timighis pro la pordisto de la lernejo kiu certe chasos ilin se li rimarkos kaj ankau konkludis ke morgau frumatene ili translokighos alia loke. Savighinte de la pluvakvo kaj malvarma aero ili kune dormis profunde premante unu la alian.
Iom post iom matenighis sed regho de la chielo la suno ne levighis. Senchese pluvadis ekde hierau vespere iam forte iam modere forte. Nur la sono de pluvado reghis chie jham- jham- jham- jham--
Haru sentis nun iom sekura pensante ke en tiu malbona vetero certe la lernejo ne funkcios. Li aranghis por kuiri, kolektis kelkajn rompitajn segh-krurojn au segh-tenilojn por fajrigo.
Ekde mateno ghis la tagmezo senchese pluvadis forte. Post la tagmangho kiam ili ripozis subite Duli kriis kaj montris la eniron
de la lernejo. Haru surprizighe rimarkis ke kelkaj familioj aliras al la lernejo portante siajn posedajhojn sur shultro kaj kapo. La pordisto de lernejo malfermis la pordojn de la lernochambroj lau la ordono de la chefa intruisto de la lernejo. Tuj chiuj eniris al la chambroj por shirmighi
Kashinte sin en la senorda situacio Haru kun Duli kaj fileto ankau eniras lernochambro silente por shirmighi. Subite la silenteco de la lernejo rompis kaj plenighis kun diversaj krioj kaj bruoj de la shirmantoj.
Ekstere senchase pluvadis. Kashinte sin inter la densa nubo la suno eksubiris, silente kaj kune kun densa tenebro kovris la tutan teron. Oni alportis kandelingojn kaj kerosenaj lampoj char elektriko ne funkciis, Haru audis ke la apudaj lokoj inundighis pro la senchesa pluvado kaj la mizero altighis kiam oni malfermis kluzpordon de la granda akvo rezervujo por savi la baragho.
La chirkauaj lokoj subakvighis sub kelkaj futoj da akvonivelo pro tio la lokaj loghantaroj devis shirmighi en la lernejo. Haru sentis iom plezura vidinte ke la respektitaj gesinjoroj de kiuj kutime li demandas almozon , hodiau tiuj homoj ankau suferas saman sorton kiel li.
Dum la sekvanta tago la membroj de la klubo aranghis manghajhon. Ili alportis kuiritan rizon kaj pulson ktp por la shirmantaroj. Post longa tempo Haru kun lia familio havis bonan kuiritan manghajhon. Li kolektis manghajhon kaj manghis sidinte en la sama vico kun la respektitaj gesinjoroj.
Postagmeze la pluvo chesis iomete sed la ardeza kolora nubo kovris la tutan cielon , senrimarke la malhela suno eksubiris kaj la tero estis kovrita de la densa tenebro akompaninte malvarman veteron.
Nokte la volontuloj alportis manghajhon kaj lakton por infanoj kaj beboj. Haru staris en vico kaj kolektis manghajhon kaj lakton.
Kiam Duli klopodis trinkigi lakton al shia bebo la etulo ne volis trinki. Eble tiu estis la unua situacio en sia malgranda vivo kiam oni oferis lakton al li.
En la alia angulo de la chambro Haru rimarkis ke iu virino ploras kaj ne volas manghi en tiu situacio.
La nokto pasis ia maniere. Jen pluvadis forte kaj jen malforte.
La trian tagon pasis same. Volontuloj alportis kuiritan manghajhon kaj tra la tuta nokto pluvadis. Haru kiel antauaj du tagoj havis bonan manghanjhon senklopode. En la kvran tagon pluvo chesis tute kaj la suno reaperis en la bela chielo. La chirkaua naturo brilis en la pura sun-lumo. La akvonivelo malaltighis de chirkauaj lokoj. shirmighitaj homoj komencis reveni al ilia propra domo.
Tiutage neniu volontulo venis kun kuirita manghoajho, Posttagmege la pordisto de la lernejo venis kaj ordonis Haru eliri el la chambro tuj kaj li shlosis la pordon.
Haru eliris el la chambro kun liaj varoj kaj sidis en la angulo de verando char ekstere pluvadis malforte. Dormema Haru subite pensis ke chu la lasataj tri tagoj estis veraj au li songhis! Oh! Tiaj bongustaj manghajhoj li havis tute senklopode. Tiu momente lia edzino Duli diris kun granda elspirado, " Ho! Dio! Kiam refoje okazos tiel senchesa pluvo kaj kauzos inundo!"
CHIELARKO
Marathi : Ghajaprakash Banhatti
Esperanto : Aniruddha Banhatti
CHIELO
Chielo estas sanktejo,
Sub chielo iu ajn ion ajn faru,
Chielo ne kontrauas.
Oni idoligas levantan sunon,
Oni dedichas al subiranta sunradioj,
Chielo neutrale chion vidas.
Popoloj preghas chielen manlevante,
Sed fluigas la sangon tiel kiel
Hontigos la rughecon de chiel',
Chielo ghenighas, malfelichighas.
Chielo havas koleron, amon,
Chielo havas doloron, shancon.
Chielo nenial ridas, birdoj maltrankvilighas,
Birdoj flugas al la chielo por amikeco,
Sedchielo amikigas ilin de for :
:Chielo amas sian solan chielecon.
La ekvilibro de chielo neniam perdighos,
Je chi tiu kredo la vivantaj vivas
Nia shanco en mirinda skribajho
Estas gravurita en la chielo.
Chielo estas suvereno,
Chielo estas necedema.
Lakta blua chielo shajnas afabla.
Nigrita chielo shajnas kolera.
Chielo estas nelima.
Ghis ke la nevideblaj manoj de chielo
Ne nin forprenas.
Ni amadas la chielon.
Chielo de chiuj.
Chielo de chielo.
Chielo mia!
ARKO
En la fluo, tiuj kiuj konscias pri bordo,
Tiuj homoj estas diferencaj,
Ili viglighas antau esti de arko chasitaj.
En la fluo tiuj kiuj sinjhetas,
Ili ne konscias pri io ajn,
Nek pri la bordo,
Nek pri ilia propra ekzisto,
Kiu rompighas kiel sinkanta shipo.
Ili konscias nur por vidi
Ke nun nenion restas en iliaj manoj!
Imprint
Publication Date: 03-13-2011
All Rights Reserved
Comments (0)